Aelfthryth (naskiĝis ĉ.945, mortis ĉ.1000) estis la dua (aŭ eble la tria) edzino de Edgaro, reĝo de Anglio, kaj estas konata pro la murdo de Eduardo la Martiro, ŝia duonfilo.

Aelfthryth
Reĝedzino de Anglio
Elfrida (Aelfthryth) bonvenigas Eduardon dum ŝia servisto estas mortpikonta lin. Artverkaĵo de Joseph Martin Kronheim, 1868
Elfrida (Aelfthryth) bonvenigas Eduardon dum ŝia servisto estas mortpikonta lin.
Artverkaĵo de Joseph Martin Kronheim, 1868
Persona informo
Naskiĝo ĉ.945
en Devon
Morto 17-an de novembro 1000 (1000-11-17)
en Wherwell
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Ordgar, Ealdorman of Devon vd
Gefratoj Ordwulf vd
Edz(in)o Aethelwald • Edgaro de Anglio
Infanoj Ethelred la 2-a • Edgar (?) • Ethelfleda of Romsey • Edmund Ætheling vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis la filino de anglosaksa nobelo nomata Ordgar, kaj tra sia patrino devenis de la reĝa familio de Wessex. Ordgar entombiĝis en Exeter, kaj lia filo Ordwulf fondis aŭ refondis la abatejon de Tavistock (Devon).

Alefthryth edziĝis unue al Aethelwald, nobelo de East Anglia, kiu mortis ne post 962 kaj entombiĝis en Abatejo Ramsey, Cambridgeshire. En 964 aŭ 965 ŝi edziĝis al Edgaro, reĝo de Anglio. Ŝi naskis Edmundon, kiu mortis dum sia infanaĝo, kaj poste Ethelred.

Edgaro mortis en 975. El sia unua edzino Ethelfleda li havis preskaŭ plenaĝan filon Eduardon. Ne estis klare ĉu Edgaro deziris ke Eduardo aŭ Ethelred heredu la tronon. Tamen Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury, kaj Oswald, ĉefepiskopo de Jorko, subtenis kaj kronis Eduardon, kontraŭ la volo de Aelfthryth.

En marto 978 Eduardo vizitis sian duonpatrinon Aelfthryth ĉe Corfe Castle. La 18-an de tiu monato li estis murdata de servantoj de Aelfthryth, kies filo Ethelred tuj iĝis reĝo. Ĉar tiu ankoraŭ junis, Aelfthryth servis kiel regento ĝis 984, kiam ŝia filo plenaĝis kaj ŝi portempe eliris de la reĝa kortego. Tamen ŝi prizorgis la infanojn de Ethelred kaj lia unua edzino Aelfgifu.

Dum ŝiaj lastaj jaroj ŝi loĝis en benediktana abatejo ĉe Whewell, Hampshire. Ŝi mortis la 17-an de novembro inter 999 kaj 1001.