Franciĝinto

(Alidirektita el Afrancesado)

La hispanlingva termino «afrancesado» aŭ en Esperanto franciĝinto, estis uzata ekde la 18a jarcento en Hispanio de kun pejorativa intenco por aludi la sekvanto de la francaj modoj, ĉu per banalaj aferoj (kiaj la vesta modo) aŭ por pli gravaj (kiaj la naturaj aŭ sociaj sciencoj). Fakte unu el la celoj de la kreo de la Real Academia de la Lengua esti purigi la hispanan el la invado de francismoj kio intensiĝis pro la alveno de la Burbonoj al la trono de Hispanio (1700, kun Filipo la 5-a). Tiu kontraŭstaro iĝis pli politika pro la disvastigo en Hispanio de la Klerismo ĉefe dum la dua duono de la 18a jarcento kaj iĝis pli polemika pro precizaj aferoj kiaj tiu de La Enciklopedio (1751) kaj ties intelekta etoso.

José I de España.

La Franca Revolucio (1789) kaj la Rusiljona Milito (1793-95) pliakrigis la kontraŭfrancajn sentojn ĉe la hispana popolo, ĉefe pro interveno aktiva de la religiuloj kaj la Inkvizicio. La posta alianco kun Napoleono fare de Godoy ne ŝanĝis lo popularajn sentojn nek ties profiton fare de la kontraŭklerismaj elitoj. La forta malvenko hispan-franca en la batalo apud Trafalgar (1805) kaj la strangaj konsekvencoj de la traktato de Fontainebleau de 1807 (nome amasa eniro de francaj trupoj kiuj teorie estis nur survoje al Portugalio) rezultis en la Tumulto de Aranjuez kaj la insurekcio de la 2-a de majo de 1808 kiu estis komenco de la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Kiam majoritato de la hispanaj funkciuloj kaj la aristokrataro ĵuris fidelon al la nova reĝo Jozefo la 1-a Bonaparte, frato de Napoleono kaj instaŭrita de li mem post la malakceptoj al trono fare kaj de la princo Fernando la 7-a kaj de la abdikinta reĝo Karlo la 4-a, la termino afrancesado ekaplikiĝis etende, kaj kun la signifo de perfidulo (aŭ, kiel dirote en aliaj kazoj de eksterlanda okupado: kunlaboristokolaboratoristo), al ĉiuj hispanoj kiuj, dum la franca okupado, kunlaboraris kun ĝi aŭ kun la administrado de la reĝo Jozefo, ĉu pro personaj interesoj ĉu pro kredo ke la ŝanĝo de dinastio rezultos en modernigo de Hispanio. La antikvaj admirantoj de ĉio franca kiu kliniĝis al la flanko nome patriota (ĉefe personaj amikoj de la afrancesados, kaj kun ideoj tre similaj) formis la grupon de la liberaloj de la Kortumo de Kadizo, kiu ne estis pro sia iama francemo tiom maltraktita de la hispana popolo aŭ de la naciisma ĵus naskiĝinta sento.

La majoritato de la afrancesados eliris de Hispanio kun la malvenkita franca armeo en 1814, formante la unuan de la grupoj de hispanaj ekzilitoj kio ripetiĝos sekve laŭlonge de la 19a jarcento pro la politikaj ŝanĝoj, kaj kio okazos denove en 1939 post la Hispana Enlanda Milito.

Post la Milito de Sendependiĝo, por paroli pri la partiano de Francio aŭ de ĉio franca (ekzemple, dum la Unua Mondmilito) oni uzis en Hispanio ĉefe la terminon francófilo (francemulo), senigita de la iamaj negativaj konotacioj de la termino afrancesado kiujn ankoraŭ havas ĝi.