La Afrikigita abelo, konata ankaŭ kiel Afrikigita mielabelo, kaj konata populare kiel la "murdabelo", estas hibrido de okcidenta mielabela specio (Apis mellifera), produktita origine per kruc-bredado de orientafrika malaltera mielabelo (A. m. scutellata) kun variaj eŭropaj mielabeloj kiel la itala mielabelo A. m. ligustica kaj la iberia mielabelo A. m. iberiensis.

Afrikigitaj abeloj polenigas "Opuntia engelmannii" en la Mojave-Dezerto.

La Afrikigita abelo estis unuafoje enkondukita en Brazilo en 1956 kiel klopodo por plibonigi la mielproduktadon, sed 26 svarmoj fuĝis kvarantenojn en 1957. Ekde tiam, la hibrido etendiĝis tra Sudameriko kaj alvenis en Nordamerikon en 1985. Abelujoj troviĝis en suda Teksaso en Usono en 1990.[1]

Afrikigitaj abeloj estas tipe multe pli defendemaj ol aliaj variantoj de mielabelo, kaj reagas al ĝenado pli rapide ol eŭropaj mielabeloj. Ili povas ataki personon for 400 m; ili jam mortigis ĉirkaŭ 1 000 homojn, kaj la viktimoj ricevis dek fojojn pli da pikiloj ol el eŭropaj mielabeloj.[2] Ili mortigis ĉevalojn kaj aliajn animalojn.[3][4]

Notoj redakti

  1. "Africanized Bees". Encyclopedia SI. Smithsonian Institution. Alirita la 7an de decembro 2018.
  2. "Africanized Bees". Encyclopedia SI.
  3. "Thousands of bees attack Texas couple, kill horses". CBS News. Arkivita el la originalo en 10a de junio 2016. Alirita la 4an de oktobro 2019.
  4. "Thousands of bees attack Texas couple, kill horses". Travelers Today. Arkivita el la originalo en 8a de novembro 2016. Alirita la 4an de oktobro 2019.

Bibliografio redakti

  • Collet T.; Ferreira K.M.; Arias M.C.; Soares A.E.E.; Del Lama M.A. (2006). "Genetic structure of African honeybee populations (Apis mellifera L.) from Brazil and Uruguay viewed through mitochondrial DNA COI–COII patterns". Heredity. 97 (5): 329–335. doi:10.1038/sj.hdy.6800875. PMID 16955114.
  • Ronald M. Nelson, Andreas Wallberg, Zilá Luz Paulino Simões, Daniel J. Lawson, Matthew T. Webster (2017). "Genomewide analysis of admixture and adaptation in the Africanized honeybee". Molecular Ecology (Submitted manuscript). 26 (14): 3603–3617. doi:10.1111/mec.14122. PMID 28378497.