Afrobitoafrikobito (angle afrobeat) estas kombinaĵo el usona funko kaj ĵazo kuniĝinta kun okcidentafrika hajlajfo same kiel la perkutado kaj la kantotradicioj el la joruba muziko. Ĝia triumfo komenciĝis en 1968 je Lagoso.

Fela Kuti, pioniro de afrobito, en la 1970-aj jaroj
Tony Allen, unu el la pioniroj de afrobito, dum la festivalo Eurockéennes en Francujo

En Afriko la niĝeriano Fela Kuti populariĝis en la mezaj kaj malfruaj 1960-aj jaroj kiel la plej fama muzikisto de afrobito. Li stampis la stilnomon kaj kune kun sia frapinstrumentisto Tony Allen la muzikan strukturon kaj respondecis la politikan komponanton. Fine de la 1990-aj jaroj diversaj diskludistoj komencis reekpreni kaj pluevoluigi la afrobiton.

Afrobitistoj de la 2000-aj jaroj sur la reloj de Fela Kuti estas ekzemple liaj filoj Femi Kuti kaj Seun Kuti[1], Franck Biyong kaj Massak el Kameruno, Segun Damisa kaj The Afro-beat Crusaders kaj multaj aliaj en kaj ekster Afriko.

Historio redakti

La afrobito devenis de la suda parto de Niĝerio dum la 1960-aj, kiam Kuti eksperimentis per multaj diferencaj formoj de nuntempa muziko de la epoko. Ofte li uzis en sia muziko la tradiciajn harmoniojn kaj ritmojn de Afriko, prenante diferencajn elementojn, kombinante ilin kaj improvizante pri ili.

Kiam la disvastiĝo de la ĝenro evidentiĝis en ĉiuj partoj de la afrika kontinento, multaj muzikbandoj popularigis la stilon en la 1970-aj jaroj. La sonregistraĵoj de ĉi tiuj bandoj kun iliaj strangaj kantoj estis aŭdataj kaj eksportataj for de la devenlandoj; multaj el ili nun estas troveblaj sur sondiskaj kompilaĵoj en specialvendejoj pri „mondmuziko“ kaj afrikusona muziko.

Karakterizaĵoj redakti

Karakterizaĵoj plej elstarigeblaj de afrobito estas:

  • Muzikbandegoj: Grandaj muzikgrupo, ludantaj variajn instrumentojn (en Egypt 80 la bando de Fela Kuti en la 1880-aj jaroj elstaris per siaj 80 muzikistoj).
  • Energia ritmo kaj plurritmeca perkutado.
  • La samaj ritmoj estas ripetataj multajn fojojn.
  • Improviza praktiko.
  • Kombinaĵo de ĝenroj: Miksaĵo de variaj muzikaj influoj kaj stiloj.
  • Kutime ĝi estas kantata en piĝino angla. Tiun Kuti konsideris la plej bona lingvo por estis komprenata en tuta Afriko.

La politiko estas esenca en la afrobito, ĉar Kuti, ĝia fondinto, estis persono tre zorgema kaj konscia pri la sociaj problemoj, tiel ke li uzis sian muzikon por fari socialkritikon pledantan por ŝanĝo. Lia mesaĝo estas priskribebla kiel polemiko kaj rilatanta kun la politika klimato en la plej multaj ŝtatoj afrikaj en la 1960-aj jaroj, el kiuj multaj estis implikitaj en politika maljusteco kaj korupto post la transiro de kolonia stato al sindetermina ŝtato.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti