Aftonbladet
sveda gazeto
Aftonbladet (esperante: "vespera folio") estas sveda, populara gazeto fondita de Lars Johan Hierta en 1830 dum la modernigo de Svedio. Hodiaŭ, la gazeto difinas sin kiel socialdemokrata, kaj estas la plej grava ĉiutaga gazeto en la tutaj skandinavaj landoj (laŭ Tidningsstatistik AB, sveda statistikagentejo). En 2006, la gazeto havis averaĝe 1 425 000 ĉiutagajn legantojn.
![]() | |
![]() | |
Periodeco | ĉiutaga |
---|---|
| |
Ĉefredaktisto | Lena K Samuelsson |
Establodato | 1830 |
Eldonkvanto | 154 900 (presita eldono, 2014), 250 000 (ciferece, 2018) |
ISSN | 1103-9000 |
ISBN | {{{ISBN}}} |
| |
Retejo | aftonbladet.se |
HistorioRedakti
Kiam ĝi aperis en 1830, la gazeto celis fariĝis populara kaj precipe kritikis la novan svedan reĝon Karlon la 14-an Johanon. La reĝo ĉesigis la presadon de la gazeto, kaj malpermesis ĝin. Rapide aperis dua gazeto titolita Det andra Aftonbladet ("La dua Aftonbladet"), kiu estis same malpermesita. La gazeto renomiĝis entute je 26 fojoj, antaŭ ol esti akceptita de la reĝo.