Agaete [agaEte] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la nordokcidenta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Agaete plej verŝajne devenas de la guanĉoj, sed fakuloj ne interkonsentas pri la preciza signifo, dum aliaj fakuloj proponas korupton el la hispana aŭ eĉ el la itala.[3][4][5][6]

Agaete
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 568  (2023) [+]
Loĝdenso 122 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 6′ N, 15° 42′ U (mapo)28.101687-15.700745Koordinatoj: 28° 6′ N, 15° 42′ U (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 45,5 km² (4 550 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Agaete (Kanariaj insuloj)
Agaete (Kanariaj insuloj)
DEC
Agaete
Agaete
Situo de Agaete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agaete [+]
vdr

En la municipa teritorio elstaras la ĉefurbo — la kerno de Agaete mem —, la haveno Las Nieves – komunikita regule per pramo kun la insulo Tenerife – kaj Los Berrazales supren montare – kun abunda vegetaĵaro –.

Geografio redakti

 
Agaete kaj la haveno el Tamadaba.

Agaete estas en la nordokcidenta parto de la insulo Gran Canaria, je 36.2 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 45.5 km², kiel la 11a plej granda teritorio de la insulo.[7][8]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Artenara (sude) kaj Gáldar (oriente).[8]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 43 m.s.m.,[7] kaj la plej alta loko estas 1 421.9 m.s.m. en Pico de la Bandera, en la montaro Tamadaba.[8] La municipa teritorio deklivas el orientaj altaĵoj ĝis la marbordo. Tiukadre, Artenara estas unu de la municipoj de la insulo kun plej granda teritoria deklivo, ĉar ĝi malaltiĝas el 1 770 m ĝis la marnivelo.[8]

Agaete posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, nome kunhavante kun najbaraj municipoj la Naturan Parkon Tamadaba.[9] Tiu loko estas inkludita en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[10]

La municipa teritorio formas parton de la Rezervejo de la Biosfero de Gran Canaria.[11] Agaete posedas ankaŭ parton de la publika monto Tamadaba.[8]

Historio redakti

 
Preĝejo de Agaete.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko. Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj, kastilianoj kaj portugaloj, dediĉis sin al la samaj taskoj, ĉefe cele al cerealoj kaj fiŝkaptado.

La konkeranto Pedro de Vera starigis turon. Alonso Fernández de Lugo estis la unua urbestro de tiu fortikaĵo.[12]

Demografio redakti

La municipo havis 5 526 loĝantojn je 2017, estante la 29a de la provinco Las Palmas kaj la 18a de la insulo Gran Canaria.[13]

Historie oni preskaŭ atingis 5 000 loĝantoj jam en la 1960-aj jaroj kaj ekde tiam oni kreskiĝis nur iomete.

Distribuado en loĝlokoj (2017)[13]
Loĝlokoj Loĝantoj Viroj Virinoj
Agaete (municipa ĉefurbo) 3631 1792 1839
Guayedra 6 3 3
El Hornillo 16 12 4
Los Llanos 77 41 36
Puerto de Las Nieves 690 345 345
El Risco 203 103 100
El Sao 5 5 0
Valle de Agaete 898 456 442

Teritoria organizado redakti

Agaete dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[13]

  • Agaete: Agaete (municipa ĉefurbo) kaj El Turmán.
  • Guayedra.
  • El Hornillo.
  • Los Llanos.
  • Puerto de Las Nieves: Puerto de Las Nieves kaj Urbanización El Palmeral
  • El Risco.
  • El Sao.
  • Valle de Agaete: Los Berrazales, El Vínculo kaj La Solana, Casas del Camino, El Lomo, Las Cuevecillas, San Pedro, La Suerte kaj Vecindad de Enfrente.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

Agaete bazigis sian ekonomion en agrikulturo (propra konsumo kaj citrusoj) kaj fiŝkaptado.[8] Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo. En la municipo estas fiŝkaptista asocio, kaj elŝipigejoj en haveno Las Nieves, kaj en Sardina del Norte kaj La Aldea. Tiu asocio grupigas el Descojonado sude ĝis Las Ranas kaj Arucas nordoriente.​[8]

Turismo redakti

La turisma disvolviĝo okazis ĉefe en la 21-a jarcento. Nun estas granda disvolviĝo de rura turismo. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj. Estas komerca centro en haveno Las Nieves kaj gastejoj en Agaete (kvar hoteloj kaj dek ruraj domoj).[8]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]

Arkeologio redakti

  • Nekropolo de Maipés de Arriba (BIC).
  • Arkeologia Kuŝejo Roque de Guayedra.
  • Arkeologia Zono La Palmita.

Religiaj kaj civilaj redakti

 
Ermitejo de Nuestra Señora de las Nieves.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Concepción.
  • Ermitejo de Nuestra Señora de las Nieves (BIC).
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano.
  • Historia kerno de Agaete
  • Sukermuelejo Las Candelarias
  • Ruĝa Domo
  • Salproduktejoj
  • Ponto de León kaj kastelo
  • Muelejoj de El Sao
  • Kanaleto Los Chorros

Naturaj lokoj redakti

  • Natura Parko Tamadaba
  • Risco de Faneque
  • Fruktoĝardeno Las Flores
  • Padoj El Hornillo-Valle de Agaete kaj Camino a San Pedro
  • Distrejoj de Valle de Agaete kaj Lomo Caraballo
  • Parko La Palmita
  • Dedo de Dios (Difingro)

Difingro redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. Wölfel, Dominik Josef (1965). Monumenta Linguae Canariae. Die Kanarischen Sprachdenkmäler. Eine Studie Zur Vor- und Frühgeschichte Weißafrikas. Graz: Akademische Druc.
  4. Álvarez Delgado, Juan (1949). «Algunos topónimos de Agaete». El Museo Canario (Las Palmas de Gran Canaria: El Museo Canario) (9): 27-36. ISSN 0211-450X. Konsultita la 5an de novembro 2018.
  5. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  6. Doreste García, Antonio; Río Ayala, Juan del (1935). «Contribución al estudio de la arqueología prehistórica canaria: dos exploraciones en el Valle de Agaete». El Museo Canario (Las Palmas de Gran Canaria: El Museo Canario) (6): 33-49. ISSN 0211-450X. Konsultita la 5an de novembro 2018.
  7. 7,0 7,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  9. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  10. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  11. «Agaete». Gran Canaria Reserva de la Biosfera. Arkivita el originalo la 5an de novembro 2018. Konsultita la 24an de novembro 2018.
  12. Erbez, José M. «Agaete». Símbolos de Canarias. Banderas y Escudos de las islas. Konsultita la 5an de novembro 2018.
  13. 13,0 13,1 13,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  14. «Agaete». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agaete en la hispana Vikipedio.