Agrafo estas metalhoketo, kiu eniĝante en ringeton (agrafingon), kunfiksas du randojn de vestaĵotuko.

Agrafoj produktitaj de la firmao Prym
Agrafoj kaj agrafingoj de mamzono

Agrafoj estis antaŭe multe uzataj por fermi vestaĵojn aŭ por malhelpi hazardan malfermiĝon de zipoj ĉe jupojpantalonoj. Nuntempe ilin ofte anstataŭas butonoj, zipoj kaj lapfermiloj. Agrafaj fermiloj estas ankoraŭ kutimaj precipe en mamzonoj.

Statuo de agrafo kun agrafingo

Vidu ankaŭ redakti

  • Fibolo, prahistora aŭ antikva agrafo, ofte belege ornamita