Agumbaoj
La agumbaoj (Agumba aŭ Gumba) estis etno kiu loĝis en la ebenoj de la nuna Kenjo kaj hodiaŭ estas aŭ estingita aŭ asimilita.
Agumbaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Ili estas konataj nur per la buŝa tradicio de la kikujoj kaj okiekoj, kiuj atribuas al ili esti la originaj loĝantoj de la teritorio. La agumbaoj estis priskribitaj kiel ĉasistoj-kolektistoj kaj pigmeoj. Laŭ la priskriboj de la kikujoj ili prilaboris feron kaj faris potaĵojn kaj ili estis abelbredistoj.
La masajoj kaj aliaj brutbredistaj etnoj nomis la agumbaojn, same kiel plurajn aliajn etnojn, Dorobo. Tiu pejorativa esprimo estis uzata ankaŭ en multaj fruaj antropologiaj literaturaĵoj pri tiu regiono.
Fontoj
redakti- Distefano, John A. (1990) 'Hunters or hunted? Towards a history of the Okiek of Kenya', History in Africa, 17, 47–57.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ogiek.org Artikolo pri ĉasistoj-kolektistoj en la Kenjaj Ebenoj Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Ekologia kaj sociologia historio de la Kanjaj Ebenoj[rompita ligilo]
{-}}