Ain Beida
Ain Beida aŭ en franca Aïn Beïda estas urbo kaj municipo de la Provinco Um el-Buaghi, Alĝerio, sudoriente de Konstantino kaj norde de Ĥenŝela, loĝata de Berberoj ĉaui. En 1998 ĝi havis 88,300 loĝantojn.[1]
Ain Beida | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 04201 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 064 (2008) [+] | ||
Loĝdenso | 2 160 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 48′ N, 7° 24′ O (mapo)35.7963888888897.3927777777778Koordinatoj: 35° 48′ N, 7° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 020 m [+] | ||
Areo | 53,73 km² (5 373 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
EtimologioRedakti
Ain estas araba kaj signifas fonto, dum Beida signifas blanka. Tiele, Ain Beida laŭvorte signifus "blanka fonto". La "blankeco" referencas al la pureco de la akvo kiu fontas el la menciita fonto.
AktualoRedakti
Post la sendependeco, la urbo kreskiĝis ĝis esti elstara areo de komerco, vendado de uzitaj aŭtoj, produktado de elektro, distribuado de gaso.
Jaro | Loĝantaro[1] |
---|---|
1954 | 18,900 |
1966 | 30,800 |
1977 | 42,600 (urbo) 44,300 (municipo) |
1987 | 62,000 |
1998 | 88,300 |
2015 | 250,000 |
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Algeria (Djazaïria) historical demographic data. Populstat.