La Airbus A318 estas pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estis ellaborita kiel malgrandiĝita modelo de Airbus A320. Nuntempe Franca aerlinio Air France kaj Romana aerlinio TAROM operacias A318.

Airbus A318

Airbus A318-100 de Air France, 2007.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Airbus
Unua flugo: 15-an de januaro 2002
Enkonduko: 30-an de majo 2003
Uzanto: Air France (2003- )
TAROM (2006- )
Produktperiodo: 2001-2013
Produktkvanto: 80
vdr

Historio redakti

La A318 estas bazita sur Airbus A320, la originala modelo de A318. A320 estis introdukita en 1987 kaj derivita en pluraj modeloj, kiel A319 (mallongigita modelo) kaj A321 (longigita modelo).

En 1997, dum la vizito de franca prezidanto Jacques Chirac en Ĉinio, Airbus kaj Aermacchi[noto 1], Aviadaj industrioj de Ĉinio subskribis interkonsenton por prilaboro de 100-seĝa pasaĝeraviadilo. La komuna prilaboro de A318 estis komencita por prilaboro de regiona jetaviadilo. Dum la prilaboro, 9/11 kaj nova jetmotoro de Pratt & Whitney influis al ellaboro de modelo. A318 unue flugis en aerdromo Finkenwerder la 15-an de januaro 2002.

En komparo kun konkurantaj modeloj kiel Bombardier CRJ900 kaj Embraer E-Jet serioj, nur 80 A318 estis produkita. Laŭ 31-an de julio 2017, 69 A318 restas en servo en multaj aerlinioj.[1] La ĉefa operacianto de A318 estas Air France (18).

Dezajno redakti

La A318 estas la plej malgranda pasaĝeraviadilo de Airbus. A318 estas certigita por krutproksimiga kapableco de EASA en 2006.

Specifaĵo redakti

Diametroj
A318[2]
Longo 31.44m (103ft 2in)
Alto 12.56m (41ft 2in)
Enverguro 34.10m (111ft 11in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
59.0t (103,100 lb)
Maksima Surteriga Maso
(MLW)
56.0t (149,900 lb)
Povumo
Transporta kapableco 107 pasaĝeroj
Povejo Du CFM56-5B aŭ PW-6000A
Maksimuma operaciada
Maĥa nombrilo (Mmo)
Mach 0.82 (829 km/h, 515 mph)
Flugdistanco 5,750 km (3,100 nm)

Notoj redakti

  1. Itala aviadfabrikanto

Referencoj redakti

  1. Ordoj kaj liveroj, Airbus. Arkivita el la originalo je 2017-12-04. Alirita 2017-08-06.
  2. [ Informa paĝo pri A318, Airbus angle. Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-08-04. Informa paĝo pri A318, Airbus angle]

Vidu ankaŭ redakti