Akcenta verso estas karakterizata per (proksimume) egala nombro de vortaj akcentoj en la versaj linioj; la nombro de interaj senakcentaj silaboj povas diverse varii kaj eĉ superi 3. La akcentaj versoj bezonas rimojn aŭ almenaŭ aliteraciojn; sed tiuj apogiloj ili iĝas liberaj versoj. Ekzemple:

Esperánto éstas béla, (8:3)
Paroláta tra la túta móndo. (10:3)
Sed kíam mi próvas rakónti pri ĉiélo, (13:3)
Miaj vórtoj turníĝas en róndo. (10:3)
(malgrase aperas la kromaj — la duaj aŭ la triaj — silaboj senakcentaj.)

En tiu versaĵo ne estas regulaj piedoj, kaj la versoj havas malsamajn kvantojn da silaboj (8, 10, 13, 10). La versojn apartigas po 3 fortaj akcentoj kaj la rimoj.

Inter la naciaj folkloraj formoj de akcentaj versoj menciindas la germana de:Knittelvers, la angla en:doggerel, la rusaj ru:раёшник kaj ru:дольник. Moderne ĝi estas unu el la elementoj de repo.