Aksukent (kazaĥe Ақсукент, ĝis 1990 - ruse Белые Воды (Belije Vodi)) estas urbeto en la Sajrama distrikto de la Turkistana provinco de Kazaĥio, la administra centro de la distrikto.

Aksukent
(Ақсукент)
urbo
Kromnomo: Белые Воды (Belije Vodi)
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Provinco Turkistana provinco
Koordinatoj 42° 25′ 31″ N 69° 49′ 58″ O / 42.42528 °N, 69.83278 °O / 42.42528; 69.83278 (mapo)
Loĝantaro 24 491 (2019)
Estro Jerlan Orazbajev
Horzono UTC+06:00
Poŝtkodo 160800
Telefona antaŭkodo +7 72531

Historio redakti

La vilaĝo kun nomo Белые Воды (Blankaj Akvoj) estis fondita ĉi tie fine de la 19a jarcento - en 1889 jaro.

Geografio redakti

Situas je 3 km nordoriente de la urbo Ŝimkento ĉe la rivero Aksu. KATO-kodo - 515230100. La aŭtovojo Almato-Taŝkento pasas tra Aksukent.

Loĝantaro redakti

En 1999 la loĝantaro de la urbeto estis 23 620 homoj (11 362 viroj kaj 12 258 virinoj). Laŭ la censo de 2009, en la urbeto loĝis 29 541 homoj (14 004 viroj kaj 15 537 virinoj). Komence de 2019 la loĝantaro de la urbeto estis 24 491 homoj (12 522 viroj kaj 11 969 virinoj).