Akvedukto de Noáin
La Akvedukto de Noáin aŭ Akvedukto de Subiza estas verko realigata dum la reĝado de Karlo la 3-a por transporti trinkeblan akvon al urbo Pamplono, en Navaro (Hispanio).
Akvedukto de Noáin | |||
---|---|---|---|
Acueducto de Noáin Noaingo akueduktua | |||
akvedukto | |||
Prezento | |||
Stilo | Novklasika | ||
Tipo | Monumento | ||
Dato de konstruo | 1782-1790 | ||
Protekto | Historia monumento RI-51-0006883-00000[1] | ||
Geografio | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Navaro | ||
Loko | Subiza, Tajonar kaj Noáin | ||
Geografia situo | 42° 44′ 42″ N, 1° 37′ 45″ U (mapo)42.745-1.629167Koordinatoj: 42° 44′ 42″ N, 1° 37′ 45″ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Priskribo
redaktiLa akvedukto uzas la akvojn el la akvofonto de Subiza, situanta en la norda basen-flanko de la Sierra del Perdón kaj ĝi provizis la urbon ĝis la jaro 1895.[2]
La projekto de akvedukto estis komence konfidita al franca inĝeniero Francisco Geni, sed fine ĝi estis realigita en 1782 de Ventura Rodríguez kunlabore kun Santos Ángel de Ochandátegui kaj poste, kun Francisco Alejo Aranguren. [3]
Ĝi estas 16,5 km longa kaj la kosto de ĝia konstruo altiĝis al 1 250 000 pesetoj de la epoko.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Bienes de Interés Cultural
- ↑ 2,0 2,1 Pinilla Navarro, V. (editor). (2008) Gestión y usos del agua en la cuenca del Ebro en el siglo XX (hispane). Zaragoza, Hispanio: Prensas Universitarias de Zaragoza, p. 759. ISBN 978-84-7733-997-7.
- ↑ Lozano Bartolozzi, M. del M.. (2011) Historia del Urbanismo en España II (hispane). Madrido, Hispanio: Cátedra, p. 640. ISBN 978-84-376-2895-0.
Eksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Acueducto de Noáin en la hispana Vikipedio.