Akvofalo Šarafiový

akvofalo en Slovakio

Akvofalo Šarafiový (legu ŝarafiovi) (slovake: Šarafiový vodopád ) estas akvofalo en flanka valo de Žiarská Valo (slovake: Žiarská dolina ), en montaro Okcidentaj Tatroj en distrikto Liptovský Mikuláš en Slovakio. Ĉi valo troviĝas en suda parto de la montaro super vilaĝo Žiar . La akvofalon kreas Šarafiový torento (slovake: Šarafiový potok), kiu apartenas al riverbaseno de Váh kaj estas en la alteco 1480 m.s.m., kaj troviĝas sur la teritorio de vilaĝo Žiar. La torento fluas tra 1,5 km longa valeton kaj kreas akvofalon en suba parto de valo kaj poste enbuŝas al rojo Smrečianka, proksime de montara kabano Žiarská chata. Deveno de akvofalo estas glaciara, kiu estas subtenata per selektiva erozio. Rokaĵo en kiu estis kreita akvofalo estas paragnejso kaj aliaj rokaĵoj.

Akvofalo Šarafiový
Šarafiový
akvofalo
Lando Slovakio
Rivero Šarafiový torento
Montaro Okcidentaj Tatroj
Parto de lando Norda Slovakio, Distrikto Liptovský Mikuláš
Alteco 20 m
Alto super la marnivelo 1 480 m
Geografia situo 49° 11′ 0″ N, 19° 43′ 0″ O (mapo)49.18333333333319.716666666667Koordinatoj: 49° 11′ 0″ N, 19° 43′ 0″ O (mapo)
Akvofalo Šarafiový (Slovakio)
Akvofalo Šarafiový (Slovakio)
DEC
Akvofalo Šarafiový
Akvofalo Šarafiový
Situo de Akvofalo Šarafiový
Map
Šarafiový
Kvanto de ŝtupoj 5
Tipo glaciara
Larĝeco 1 m
Aparteno al proktekita areo Nacia parko Vysoké Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Aliro redakti

Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per verdmarkita   turistapiedvojo de Žiarská chata al monto Baníkov.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto de informoj kaj bildo de akvofalo redakti