Akvofalo Lúčky
Akvofalo Lúčky (slovake Lúčanský vodopád) estas akvofalo en banloka vilaĝo Lúčky en montaro Chočské vrchy en distrikto Ružomberok en Slovakio. La teritorio de la akvofalo estas protektita kiel natur memoraĵo kaj troviĝas rekte en vilaĝo Lúčky, ĉe montopiedo de jam menciita montaro. La akvofalon kreas varmaj fontoj, kiuj kreas travertinan terason de kiu akvo kaskade falas tra etaj laketoj. Akvo sekve fluas al rojo Raztočné, kiu apartenas al riverbaseno de Váh.
Akvofalo Lúčky | |||
---|---|---|---|
akvofalo • national nature monument • protektata areo | |||
Lando | Slovakio | ||
Rivero | |||
Montaro | Chočské vrchy | ||
Parto de lando | Norda Slovakio, Distrikto Ružomberok | ||
Alteco | 12 m | ||
Alto super la marnivelo | 640 m | ||
Geografia situo | 49° 7′ 50″ N, 19° 24′ 11″ O (mapo)49.13055555555619.403055555556Koordinatoj: 49° 7′ 50″ N, 19° 24′ 11″ O (mapo) | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 1 | ||
Tipo | trafalo tra travertina sojlo | ||
Speciala protektado | Natur memoraĵo Lúčanský vodopád | ||
Akvofaloj en Slovakio | |||

Aliro estas rekte de la mezo de suba parto de vilaĝo.