Akvopurigejo Duisburg Malnova Emscher

La Akvopurigejo Duisburg Malnova Emscher, germane Kläranlage Duisburg Alte Emscher, estis starigita en 1936 kiel cirklobasena instalaĵo proksime de la riverbordo de la Rejno en Duisburg (Germanujo). Ĝi estas unu el kvar centraj akvopurigejoj de la Emscher-Kooperativo.

La akvopurigejo antaŭ la industrikonstruaĵoj de ThyssenKrupp, vidate ekde la bordo de la Rejno

Ĝis 1910 la Emscher je ĉi tiu loko enbuŝiĝis en la Rejnon. Minadkaŭzitaj termalleviĝoj necesigis la translokadon de la riverbuŝo pli malsupren de la Rejno. Trans la fortranĉita restaĵo, kiu nun nomiĝas Malnova Emscher, plue la apartena akvokolekta baseno estas senakvigata. Per la pumpstacioj Malnova Emscher (konstruita en 1914) kaj Stockum Alte Emscher (1956) la rubakvoj atingas la Akvopurigejon Duisburg Malnova Emscher. Post la purigo ili estas pumpataj super la digon en la Rejnon.

En 1936 la akvopurigejo estis instalata kun nur unu rotacia ŝlimforigilo kiel meĥanika purigogrado kaj kapacito da 110.000 loĝanto-ekvivalentoj. En 1988 ĝi estis alikonstruata al biologia puriginstalaĵo de kapacito da proks. 500.000 loĝanto-ekvivalentoj. Nun ĝi funkcias per kapacito da 375.000 loĝanto-ekvivalentoj, el kiuj devenas 240.000 de domaj kaj la resto de industriaj rubakvoj.

Dum la paso de la tempo la industriaj rubakvoj malpliiĝis pli kaj pli, tiel ke la akvopurigejo malpli kaj malpli estis plenŝarĝita. Ekde 1999 pro tio ankaŭ la pleje domaj rubakvoj el la akvokolekta baseno de la Malgranda Emscher en Duisburg kaj Oberhausen ne plu estas purigataj en la malnoviĝinta puriginstalaĵo de la Malgranda Emscher en Duisburg (konstruita en 1965), sed pumpata tra premtubo-linio proks. kvin kilometrojn longa al la Akvopurigejo Alte Emscher, kie ĝi estas prilaborata.

Eksteraj ligiloj redakti

51.493196.7227