Akvorezervejo Sankta Johano

La Akvorezervejo Sankta Johano (hispane embalse de San Juan) estas akvorezervejo aŭ akvobaraĵo situanta en la municipoj San Martín de Valdeiglesias, El Tiemblo, Cebreros kaj Pelayos de la Presa, en la sudokcidenta ekstremo de la Madrida regiono kaj la sudoriento de la Provinco Avilo, en Hispanio. Ĝi retenas la akvojn de la rivero Alberĉo, alfluanto dekstre de Taĵo, kaj de la rivero Kofjo, unu el la precipaj akvodonantoj de la Alberĉo. La akvorezervejo alireblas per la M-501, populare konata kiel «ŝoseo de la lagoj».

Akvorezervejo Sankta Johano
Pantano de San Juan (33908969661).jpg
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Aera vido de la rezervejo

KarakterizaĵojRedakti

 
Vidaĵo de la rezervejo

La akvorezervejo estis konstruita en la jaro 1955 kaj ĝi kapablas rezervi entute 138 hm³. Ĝi surfaco kovras 650 hektarojn kiuj disfaldiĝas laŭlonge de mallarĝa valo, en la ĉirkaŭo de la montopasejo Sankta Johano. Sub la akvoj de la rezervejo troviĝas ponto 126 metrojn longa, ermitejo kaj pluraj ventmuelejoj.

La rezervejo funkcias per la gravito kaj altas 78 m. En ĝia bazo, la rivero Alberĉo estas denove retenata pere de la akvorezervejo Pikado, kiu, kune kun tiu de Sankta Johano, iĝas unu el la basen-sistemoj plej kompleksaj de la Alberĉo. Unu el ĝiaj funkcioj estas la sendado de akvo al la urbo Toledo, pere de artefarita akvokanalo nomata «Trasvase Picadas-Toledo». En 1958 ekiĝis la kreado de la Madrida Naŭtika Klubo, verko de José Antonio Corrales, kiu finiĝis en 1961. Ĝi troviĝas en la suda bordo.

UzojRedakti

 
Kajo en la rezervejo

La akvorezervejo Sankta Johano estas uzata por la provizado de akvo al la sudokcidenta parto de la Madrida regiono kaj por la generado de elektro. Kune al tiuj uzoj, ĝi ankaŭ estas uzata por sportaj kaj distraj celoj, kiuj igis ĝin fokuso por turistoj kaj ekskursantoj.

Ĝi estas la sola akvorezervejo de la tuta Madrida regiono en kiu eblas banado kaj akvaj sportoj per motoro, krom la aliaj naŭtikaj sportoj. Entute ĝi havas 14 kilometrojn da plaĝoj.

Ĝia situo, meze de pinarbaro, komence de la sierra de Gredos, kontribuis al la disvolviĝo de la turisma kaj urba sektoro. Tie abundas la rezidejoj, precipe ĉe la dekstra bordo.