Cebreros
Cebreros estas municipo de la provinco Avilo, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio). Ĝi apartenas al la komarko Burgohondo - Cebreros - El Tiemblo.
Cebreros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 256 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 27′ N, 4° 28′ U (mapo)40.455-4.4647222222222Koordinatoj: 40° 27′ N, 4° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 755 m [+] | ||
Areo | 137,47 km² (13 747 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cebreros [+] | |||
En Cebreros estas instalita esplorejo de satelitoj de la Eŭropa Kosma Agentejo, rekonebla pro la grandega parabola anteno je malmultaj kilometroj de la loĝloko. Ĝi havas 3.438 loĝantojn (2007).
Ĝi limas kun la municipoj El Hoyo de Pinares, San Bartolomé de Pinares, El Tiemblo, Robledo de Chavela, kaj oriente kun San Martín de Valdeiglesias.
La urbeto situas en la suda flanko de la Greda Montaro. Ĝi famas en la regiono pro la karnavaloj kaj la bonkvalita vino.