Al-Vakil
Al-Vakil (esperante: La Reprezentanto) estis uzbeka repa grupo. Kantoj kiel "Boʻm-boʻsh koʻchalar", "Ajoyib Kun" kaj "Dam-dam" (kun DJ Piligrim, Nju Anĝeles ) estis sukcesoj.
Al Vakil | |
---|---|
Daŭro | 1994-1999 |
Ĝenro | Repo |
Muzikistaro | |
Arsen, Danis, Muzaffar | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Akuzoj
redaktiEstas famo, ke membroj de la grupo estis implikitaj en la murdo de Lajlo. [1] La onidiroj ankaŭ diras, ke la murdo estis la kialo de la malfondo de la grupo.[2]
Ili estas nomataj uzbekaj rep-reĝoj. Ili estis akuzitaj pri mortigo de kantisto nomata Lajlo. Arsen estas armendevena, plenumis malliberecan punon kaj nuntempe estas la ĉefkantisto de la ARS repa grupo Omar Aĥe en Moskvo. Danis, tataro, estis mortkondamnita, sed lia puno estis rekonsiderita kaj li estis liberigita post servado en malliberejo. Danis nun loĝas en Italio. Muzaffar estis uzbeka, li ne estis malliberigita, sed mortis pro koratako en 2011. Dum la proceso, ili asertis komuniki kun reprezentantoj de la astrala mondo.
Fontoj
redakti- ↑ Эстрада Узбекистана Arkivigite je 2021-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, discoplan.com
- ↑ AL VAKIL кто что помнит, tforum.uz