Al-tá
Al-tá estas projekto de apriora lingvo kreita de la brazila mistikulo Magnus Sondhal kaj prezentita, iom mokeme, de brazila verkisto kaj ĵurnalisto João do Rio (1881-1921), sub influo de pozitivismo. La projekto eble estas sankta lingvo de sekto fondita de Sondhal, kiu daŭre uzis Esperanton praktikacele.
Morfologio
redaktiEstas tri bazaj vokaloj U (grave fundamenta) A (domina kaj baza) kaj I (sense supera), kiuj igas rilatojn per sinestezio:
- U= komenco, origo, preterito, korpo, senco, opresio, malhelo, ktp.
- A= megaforemo, kresko, prezenco, agado, libereco, flavo, ktp.
- I (kaj U)= metaforemo, transformiĝo, futuro, movo, deziro, blaka kaj ruĝa, ktp.
Krom tio, estas tri klavaroj (t.e. grupoj de konsonantoj): guturala klavo, denta klavo kaj latera klavo.
- Guturala klavo: K (baza), G, Ch (ŝ) kaj J (ĵ);
- Denta klavo: T (baza), D, R, r (rh), L, Lh (lj), S, Z, N, Nh (nj);
- Latera klavo: B (baza), F, V, M.
Laŭ la signifo:
- Guturala klavo: komenco, objektiveco, eidonomio;
- Denta klavo: megaforemo, subjektiveco, eidologio;
- Latera klavo: metaforemo, agado, ergonomio kaj erostergio.
Ekzemploj
redaktiK estas radiko de korpo, konkrekto, etc.
A signifas la nunon kaj la agadon,
De tiu:
Aktive: K A - La korpo aperanta kaj mov(iĝ)anta
Kaj
Pasive: A K - La korpo movata aŭ pasiva.
M estas simbolo do senco kaj ago, sekve:
Passive: A M = mi amata estas
kaj
Aktive: M A = Mu = movo; virino, patrino, varti
Eksteraj ligiloj
redakti"As religiões no Rio" (La religioj en Rio, en la portugala), Eld. Nova Aguilar (1976). Reeldono de libro kompilita per la esploraj artikoloj de João do Rio, aperintaj en la ĵurnalo Gazeta de Notícias inter Januaro kaj Marto 1904.