Magnus Söndhal

brazila esperantisto
(Alidirektita el Magnus Sondhal)

Magnus Söndhal estis brazila esperantisto kaj mistikulo de komenco de la 20-a jarcento. Li naskiĝis en Islando en 1869.

Malmulte oni konas pri sia vivo, li venis el Islando, 8-jaraĝa, en la 29-a de decembro 1877 kun sia familio, kiel kvazaŭsklavo al Paranaguá. Li memlernis skribi kaj en 1884 li loĝis en Cataguases, en 1910-aj jaroj en Salvador de Bahio, kie li estis unu el fondantoj de Bahia Esperanto-grupo en 1910, kaj fine, post la 1920-aj jaroj en Rio-de-Ĵanejro. Li estis pioniro de Esperanto en Paranao kun sia edzino Estela Maria Sondhal.

En Marto 1912 Sondhal fondis, en Salvador de Bahio, plian esperantan centron, kiu nomiĝis “Ortologa Universitata Rondo”, de kiu li estis elektita prezidanto kaj organizis kursojn. Ekskurse en la interna lando li fondis, en la urbo Castro Alves), plian Esperanto-studgrupon.

Li kreis planlingvon Al-ta kaj religian sekton Fisiolatrio, OrtologioKatolika Framasonismo. Komence, en 1912, kiam li loĝis en Bahio, lia sekto uzis Esperanton. Poste, kiam li iris al Rio de Janeiro kaj kreis lian propran novan lingvon, tre probable li ne forlasis Esperanton kiel praktika lingvo, ĉar "Al-ta" estis speciala "magia" lingvo, "ne por ĉiutaga uzo". Antaŭ ol krei sian sekton li estis adepto de Pozitivismo dum ses jaroj.

Sondhal ankaŭ estis verkisto kaj verkis per kurioza sistemo de koloraj inkoj. En komenco de 20-a jarcento homoj rigardis lin kiel promesplenan aŭtoron, kaj religian estron kun multaj sekvantoj, sed la esperoj pri li fiaskis kaj hodiaŭ oni preskaŭ ne konas lin, escepte per mokaj tekstoj de João do Rio.

Estas strato en Curitiba [Kuritibo] nomata Magnus Söndhal omaĝe al li.

Verkoj:

  • O Caminho da Verdade;
  • O Amor Livre;
  • A Pré-História;
  • Assim Falou Sin-ur;