Al Marĝ (arabe المرج, latinliterigo laŭ DMG Al Marǧ) estas urbo de 120 000 loĝantoj (takso de 2007) en la nordoriento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Al Marĝ. La urbo situas borde de la Mediteranea Maro kaj apartenas al la historia regionego Cirenio.

Al Marĝ
setlejo • municipality of Libya • poliso
Administrado
Demografio
Loĝantaro 57 267  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 29′ N, 20° 50′ O (mapo)32.48666666666720.833888888889Koordinatoj: 32° 29′ N, 20° 50′ O (mapo) [+]
Alto 333 m [+]
Al Marĝ (Libio)
Al Marĝ (Libio)
DEC
Al Marĝ
Al Marĝ
Situo de Al Marĝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Marj [+]
vdr

En la antikva epoko, la urbo nomiĝis Bárke (greke Βάρκη, arabe برقة) kaj estis signifa helenisma komerca loko ekde la 7-a jarcento a.K.. La plej granda parto de la urbo estis detruita fare de tertremo la 21-an de februaro 1963, kiu mortigis 300 homojn kaj grave vundis 500 pliajn. Nova urbocentro rekonstruiĝis ĝis la jaro 1970 pli-malpli 5 kilometrojn de la malnova centro.