Aladár Fodor
Aladár Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Aladár estis hungara ĵurnalisto, produktoro, filmreĝisoro.
Aladár Fodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fodor Aladár |
Naskiĝo | la 14-an de oktobro 1877 en ![]() |
Morto | la 3-an de julio 1918 en ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • filmproduktoro • filmreĝisoro • aktoro • scenaristo • kameraisto |
Aladár Fodor [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1878 en Gyömrő, li mortis la 3-an de julio 1918 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
BiografioRedakti
Aladár Fodor post lernado estis ĵurnalisto, li okupiĝis ĉefe pri krimaj-policaj temoj. Ekde 1912 li interesiĝis pri filmoj, en la sekva jaro li aliĝis al János Fröhlich. Ili fondis filman entreprenon, kiu estis la unua hungarlingva kinoĵurnalo. Dum la 1-a mondmilito la kinoĵurnalo okupiĝis pri la bataloj. Post la militego la entrepreno faris ankaŭ aliajn filmojn. Li vojaĝis al Vieno, kie li malsaniĝis kaj mortis. Li estis entombigita en Budapeŝto.
Elektitaj produktitaj filmojRedakti
- Tüzet kérek! (1912, ankaŭ reĝisoro)
- Magyarország a világháborúban (1916)
- Árvák imája (1922)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵojRedakti
- Pufi (Hogyan lett ünnepelt hős egy jámbor pesti férjből?) (1914, ankaŭ produktoro)
- IV. Károly megkoronázása (1916, ankaŭ kameraisto)