Aladár Zsélyi
Aladár ZSÉLYI (Hungara reĝlando, Csalár (nuntempa Čeláre en Slovakio), 12-an de decembro 1883 - Budapeŝto, 1-an de julio 1914) estis hungara teknika mekanika inĝeniero, aviadila piloto.
Aladár Zsélyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Koch Aladár |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1883 en Čeláre |
Morto | 1-an de julio 1914 (30-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | tetanoso |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero • piloto |
Li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József, jam dum lernado li okupiĝis pri flugmaŝinoj. Li planis la aviadilojn laŭ matematikaj kalkuloj kaj uzis sur tiuj novigojn. Li elprovis en 1914 la propran aviadilon, kiu atingis rapidopinton de 170 km/h. Li vundiĝis dum alteriĝo - somere de 1914 - kaj la vundo infektiĝis, li mortis.
Li okupiĝis ankaŭ pri la gasturbinoj.
Verkoj redakti
- A repülőgéptechnika alapelvei (Bp., 1909)
- Prinzipien der Flugtechnik (Rostock, 1910)
- Mechanika (Bp., 1911)
- A nagy aeroplánok kérdése (kun Tibor Melczer, Bp., 1912)
- A gázturbina, kísérletek az új hőerőgép megalkotására (Bp., 1913, germane: Berlin, 1913)
Literaturo redakti
- M. P.: Zsélyi Aladár (Magy. Mérnök- és Építész Egyl. Közl. 1910);
- Zsélyi Aladár (Vállalkozók L. 1910. 22. sz.)
- A magyar aviatika hőskora (Bp., 1936);
- Brodszky Dezső: A gázturbina magyar úttörői (járművek, Mezőgazd. gépek, 1955. 6. sz.)
- Vajda Pál: Nagy magyar feltalálók (Bp.. 1958).