La Alagoasa mutuo (Mitu mitu) estas brilnigra, fazaneca birdospecio. Ĝi iam troviĝantis en arbaroj de nordorientaj partoj de Brazilo kiaj Pernambuko kaj Alagoaso (de tie la komuna nomo) (Harry 2006), sed ĝi estas nune formortinta en naturo; estas nune ĉirkaŭ 130 ekzempleroj de la specioj en kaptiteco.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alagoasa mutuo
Alagoasa mutuo
Alagoasa mutuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Mitu
Specio: M. mitu
Mitu mitu
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta sovaĝe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La germana naturalisto J. Marcgrave la unua identigis la Alagoasan mutuon en 1648 laŭlonge de la nordorienta marbordo de Brazilo. Tamen, poste la opinioj pri la origino kaj vereco de la birdo vekis polemikojn pro manko de pruvaroj. Nur post 1951, en la marbordaj arbaroj de Alagoaso, Nordorienta Brazilo, oni remalkovris inan plenkreskulon de tiu mutuo. Tiam la Mitu mitu komencis esti konsiderata specifa taksono (Silveira).

En la arbaroj de São Miguel dos Campos la Mitu mitu estis detektita denove en 1951. Tiam estis malpli ol nur 60 birdoj en naturo (Silveira). Kelkaj aŭtoroj en la 1970-aj jaroj sciigis pri la kreskanta detruo de ties habitato kaj pri la rareco de la specio. Spite tiun ĉiun denuncon, la lastaj grandaj arbaraj restoj kie vivis la Mitu mitu estis forhakitaj por fari lokon por sukerkanaj plantejoj (Silveira).

Spite ĉiujn tiujn cirkonstancojn la Mitu mitu plu ekzistas en la 21a jarcento (Silveria). Estas ankoraŭ espero por la specio.

Aspekto redakti

La Alagoasa mutuo estas proksimume 83–89 cm longa. Ĝia plumaro estas nigra kaj brila, kun bluecpurpura nuanco (BirdLife International 2013). Mitu mitu havas ankaŭ grandan, brilruĝan bekon kun blanka pinto, kaj ebena flanke. La sama ruĝa koloro troviĝas en kruroj kaj piedoj. La vostopinto estas helbruna, kun kaŝtankoloraj plumoj subvoste. Ĝi havas unikan grizan, duonlunforman areon de nuda haŭtaĵo en orelareo, ne troviĝanta ĉe aliaj mutuoj (Harry 2006). Tiu distinga koloraro separas M. mitu kiel propra specio aparte el aliaj mutuoj.

Diferencoj inter maskloj kaj inoj de la specio ne estas tre distingaj: inoj tendencas esti pli helaj kaj iom pli malgrandaj (Sick 1980). Tiuj birdoj tendencas vivi ĝis 24 jaroj en kaptiteco (The Website of Everything, 2010). Filmetoj registritaj en kaptiteco montras, ke tiu kracedo sporade elsendas altatonan trilan sonon, videble tie.

Populacio redakti

Ekde 1977, la populacio de Mitu mitu estas en kaptiteco. Ĝi havis 44 birdojn en 2000. En 2008, estis 130 birdoj en du birdobredejoj. Ĉirkaŭ 35% el la birdoj estis hibridoj kun M. tuberosum (BirdLife International 2012).

Habitato kaj ekologio redakti

La Mitu mitu loĝis en subtropika/tropika malseka unuaranga arbaro de malaltaj teroj, kie ĝi manĝis fruktojn de Phyllanthus, Eugenia kaj "mangabeira." Ĝi estis regione malaperinta el Alagoaso kaj Pernambuko, Nordorienta Brazilo (BirdLife International 2012).

Reproduktado redakti

Pro foresto en naturo kaj manko de studo antaŭe farita pri tiuj kracedoj antaŭ ties formorto en naturo, ne multe oni konas pri ties reproduktado for de kaptiteco. La inoj de Alagoasa mutuo ekreproduktas kiam estas 2jaraĝaj. En kaptiteco, ili produktas ĉirkaŭ 2-3 ovojn ĉiujare (Harry 2006). Estis pli granda genetika variableco inter la Alagoasaj mutuoj post 1990, kiam komencis hibridbredaj programoj; la Alagoasa mutuo estis bredataj kun siaj plej proksimaj parencoj, nome la Razilbekaj mutuoj (BirdLife International 2013).

Taksonomio redakti

La Alagoasa mutuo estis unuafoje menciita de la germana naturalisto Georg Marcgraf en sia verko Historia Naturalis Brasiliae kiu estis publikita en 1648. Pro manko de informo kaj specimenoj, ĝi estis konsiderita sama specio kiel la pli komuna Razilbeka mutuo, ĝis post ties remalkovro en 1951 en la arbaroj de malaltaj teroj de Alagoaso, Brazilo. Sekve de revizio fare de Pereira kaj Baker (2004), ili estas nune konsiderata baza stirpo de ties genro kaj pli proksima al la Norda mutuo, dum la aliaj specioj de la genro Mitu estas specioj kun bruna melanino ĉe la vostopinto. Ties stirpo estas distinga ekde la limo inter Mioceno kaj Plioceno (iomete pli ol 5 milionoj da jaroj), kiam ĝi iĝis izolata en la rifuĝejo de la Atlantika Arbaro (Pereira & Baker 2004).

Konservoklopodoj redakti

Post iĝi formortinta en naturo, la specio kiel tuto estas tenata en kaptiteco en du separataj kaptitaj populacioj. En tiuj kaptitaj populacioj estas ĉirkaŭ 130 individuoj. Plano por reenmeto estas organizata, kvankam estas malfacilaĵoj. Eĉ se oni bredis jam nombran populacion, la specio ankoraŭ bezonas grandan, naturan geografian areon por esti reenmetita tien. Homa etendo jam detruis preskaŭ la tuton de la natura habitato de la specio. Oni proponis sufiĉe grandan arbaron en nordorienta Brazilo por loko por la reenmeto de la specio en la futuro. Oni devos zorgi por eviti kontraŭleĝan ĉasadon de la specio post ties reenmeto.

Statuso redakti

La Alagoasa mutuo iĝis formortinta en naturo pro senarbarigo kaj ĉasado. La lasta natura Alagoasa mutuo estis vidata kaj mortigita en 1984, aŭ eble 1987 aŭ 1988. La kaptita populacio estas etende hibridigita kun la Razilbeka mutuo,[1] kaj estas kelkaj dekduoj da pure breditaj birdoj. Tiuj estas tenataj kaj bredataj en du privataj profesiaj birdarkaĝoj en Brazilio ĉefe pro manko de oficiala intereso pri la longdaŭra dubo pri la valido de la taksono. Ili povas atingi aĝon de pli ol 24 jaroj en kaptiteco.

La Alagoasa mutuo estas protektita laŭ la brazila leĝaro kaj estas listita en la Apendico I de CITES.

Dieto kaj interagado redakti

Oni scias, ke la Alagoasa mutuo vivtenas sin per dieto de fruktoj kaj nuksoj. Kvankam one scias malmultan informon pri la interagado kaj kutimaro de tiu specio en naturo, la stomakaj enhavoj de tiuj birdoj enhavis fruktojn specife el la kastelarbo. Oni diris ankaŭ ke ili ŝatas fruktojn el la planto Clarisia racemosa.

Manko de kono pri ties natura kutimaro malfaciligas scii pri kiel la birdoj interagas kun aliaj specioj. Tio estas ĉefa temo por la diskuto ĉu remeti ilin aŭ ne en naturo. Ĉiukaze oni scias, ke ankaŭ la Ĉimeka aranesimio ŝatas la planton Clarisia racemosa, kio konkurencigas ĝin kun la Alagoasa mutuo.

Ĝenerale, la inoj pezas malpli ol la maskloj kaj demetas ĉirkaŭ 8-10 ovojn jare. La averaĝa vivodaŭroj estas ĉirkaŭ 24 jaroj.

Futuro de la specio redakti

Cele konservi la specion kaj pliigi la genetikan variablecon en la populacio, fakuloj ekzamenis la DNA de la "origina" birdaro por gvidi futurajn pariĝadojn. Kiam oni kreos sukcese kaptitan populacion, ili povas ekesti reenmetitaj en naturo. Plej idealaj lokoj estus grandaj arbaraj restaĵoj, kiaj tiuj ĉe Usina Utinga-Leão kaj Usina Serra Grande (Silveira).

Por plia subteno de la Mitu mitu, oni devos inkludi edukan laboron kun lokaj komunumoj por pluhavi habitatojn kaj ŝanĝi ĉaskutimaron en ĉiu klopodo por reenmeto. Restarigo de la specio devos esti sub konstanta kontrolo (Silveira).

Referencoj redakti

GlobalSpecies.org: 2012 http://www.globalspecies.org/ntaxa/902194#prey Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj redakti

  1. Alia kazo de sukcesa interreproduktado inter tre distaj specioj, ĉar ofte okazas ĉe kracedoj. Vidu ekzemple speciojn de la genro Crax.

Eksteraj ligiloj redakti