Alajeró

Alajeró estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio. La municipo kovras la sudan marbodan parton de la insulo, kaj etendiĝas norden al la alta insula centro.

Alajeró
municipo
Bandera de Alajeró.svg
Flago
Escudo de Alajeró.svg
Blazono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Aŭtonoma komunumo Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj
Provinco Provincia de Santa Cruz de Tenerife - Bandera.svg Sankta Kruco de Tenerifo
Insulo Bandera La Gomera.PNG La Gomera
Koordinatoj 28° 4′ 0″ N 17° 13′ 0″ U / 28.06667 °N, 17.21667 °U / 28.06667; -17.21667 (mapo)
Areo 49,42 km² (4 942 ha)
Loĝantaro 2,016 (2011)
Horzono UTC±0
 - somera tempo UTC+1
Poŝtkodo 38810 (Playa de Santiago)
38811 (Barranco de Santigo)
38812 (Alajeró)
38813 (Antoncojo)
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
la komunuma areo
la komunuma areo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Alajeró

La loĝloko Alajeró, en kiu situas la administra centro de la municipo, situas alte en la insula montaro super la marborda loko Playa Santiago, kiu parte apartenas al la komunumo Alajeró kaj parte al San Sebastián de la Gomera.

HistorioRedakti

La municipo Alajeró situas en la tradiciaj guanĉaj regionoj Hipalán kaj Orone.

La marborda loĝloko Playa Santiago fondiĝis fare de fiŝkaptistoj kiuj setlis tie pro bonaj fiŝkaptaj eblecoj en la vente protektata insula sudokcidento kaj okcidento. Ekestis fiŝkonservaj fabrikoj kaj ŝipriparejoj.

En vintroj la municipo ofte kaŝiĝas en nuba nebulo. La loĝantoj uzis la humidecon kaj en la tempo de la unuaj pluvoj en novembro plantis grenojn kaj guŝojn, kiuj rikolteblis en majo. Intertempe la komerca agrikulturo preskaŭ tute formortis, la insula klimato pli kaj pli sekiĝas, kaj post agrikultura-ekonomia krizo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la montaj vilaĝetoj estas parte aŭ eĉ komplete forlasitaj. Ankaŭ la fiŝkonserva fabriko de Playa Santiago fermiĝis.

Iom da prospero alportas la ekologia turismo en la loĝloko Playa Santiago, kaj parto de la turistoj vojaĝe uzas la malgrandan, en 1999 malfermitan insulan flughavenon.

 
la valo de Alajeró