San Sebastián de la Gomera

San Sebastián de la Gomera estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio. Temas pri la laŭ nombro de loĝantoj plej granda insula municipo, kaj la samnoma marborda loĝloko San Sebastián de La Gomera estas la precipa insula haveno kaj ties administra ĉefurbo. La municipo kovras la orientan marbodan parton de la insulo, kaj etendiĝas okcidenten al la alta insula centro.

San Sebastián de la Gomera
municipo
Blazono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Aŭtonoma komunumo Kanarioj
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo
Insulo La Gomera
Koordinatoj 28° 6′ 0″ N 17° 7′ 0″ U / 28.10000 °N, 17.11667 °U / 28.10000; -17.11667 (mapo)
Areo 113,59 km² (11 359 ha)
Loĝantaro 9,120 (2011)
Horzono UTC±0
 - somera tempo UTC+1
Poŝtkodo 38880 (San Sebastián)
38811 (Laguna de Santiago)
38813 (Ayamosna)
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
situo de La Gomera inter la Kanarioj
la komunuma areo
la komunuma areo
la komunuma areo
Vikimedia Komunejo: San Sebastián de La Gomera
Retpaĝo: www.aytossgomera.com

Historio redakti

San Sebastián de La Gomera estas inter la setlaj regionoj de la indiĝena etno de guanĉoj, kiuj pace vivis sur la insulo proksimume 2500 jarojn, ĝis en 1440 hispanaj soldatoj gvide de Hernán Peraza okupis la marbordan golfeton kie poste ekestis la hispana urbeto San Sebastián de La Gomera.

La unuaj hispanaj konstruaĵoj, kiuj pretiĝis antaŭ ol la soldatoj finkonkeris la insulon, estis la kapelo Ermita de San Sebastián, kun iom ekster la loĝloka centro, la domo Casa de los Peraza, la preĝejo Iglesia de La Asunción kiu komence nur estis eta kapelo, kaj la 15 metrojn alta, trietaĝa fortikaĵa turo Torre del Conde (turo de la grafo) en la vala centro. La loĝloko pliampleksiĝis de du flankoj, de la domo Casa de los Peraza kaj de la preĝejo Iglesia de la Asunción - inter tiuj du punktoj konstruiĝis la vojo Calle Real kaj plimultiĝis loĝdomoj.

Kristoforo Kolumbo de ĉi tie ekvojis la 6-an de septembro 1492 cele al Barato, sed por la eŭropanoj malkovris Amerikon. La vidvino de la grafo Hérnan Peraza permesis al li en la loĝloka haveno ripari sian plej rapidan ŝipon, Pinta, kaj donis al la ŝipanaro provizon da freŝa akvo. La municipa blazono, kiu bildigas la tri kolumbajn ŝipojn, ankoraŭ nuntempe mencias en hispanlingva teksta rubando, ke "de ĉi tie ekvojis Kolumbo".

 
panoramo de San Sebastián de la Gomera


San Sebastián de La Gomera, fone la najbara insulo Tenerifo kun la monto Tejdo