Alba de Cerrato [ALba dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato.

Alba de Cerrato
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 4° 22′ U (mapo)41.8125-4.3661111111111Koordinatoj: 41° 49′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alba de Cerrato (Provinco Palencio)
Alba de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Alba de Cerrato
Alba de Cerrato (Hispanio)
Alba de Cerrato (Hispanio)
DEC
Situo de Alba de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alba de Cerrato [+]
vdr

Geografio

redakti
 
La preĝejo.
 
La pilorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 33 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Alba de Cerrato estas dokumentita kiel loĝloko ekde la 11-a kaj 12-a jarcentoj, epoko en kiu la monarko Sanĉo la Plejaĝa donis la lokon al la episkopo de Palencio (en 1035), kaj en 1507 Ferdinando la 1-a konfirmis tiun donacon fare de don Sanĉo.

En la 13-a jarcento oni konstruis la unuan preĝejon, de romanik-mudeĥara stilo; kaj dum la regado de Karolo la 1-a la loko ricevis la titolon de urbo de propra jurisdikcio kaj pro tio oni konstruis la jurisdikcian pilorion.

En la 17-a jarcento oni rekonstruis la unuan preĝejon, de kiu restis nur la romanik-mudeĥara absido, akctuale la preĝejo de Santa María del Cortijo. Dum la 20-a jarcento ĝi suferis la tipan procezon de senhomigo de la kastilia kamparo.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la pilorio, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ

redakti