Alba de Tormes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Rutas de Alba. Alba estas etimologie nomo kiu aludas al feŭdo propra de la Duko de Alba, dum Tormes estas la rivero kiu fluas ĉe la urbo.

Alba de Tormes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 058  (2023) [+]
Loĝdenso 109 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 5° 31′ U (mapo)40.824722222222-5.5161111111111Koordinatoj: 40° 49′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 46,47 km² (4 647 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alba de Tormes (Provinco Salamanko)
Alba de Tormes (Provinco Salamanko)
DEC
Alba de Tormes
Alba de Tormes
Situo de Alba de Tormes
Alba de Tormes (Hispanio)
Alba de Tormes (Hispanio)
DEC
Alba de Tormes
Alba de Tormes
Situo de Alba de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alba de Tormes [+]
vdr
Kastelo de la Dukoj de Alba.
Preĝejo de Sankta Johano de la Kruco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alba de Tormes, Amatos, El Pinar, Palomares kaj Torrejón, okupas totalan areon de 46,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 5 198 loĝantojn. Male al plej loĝlokoj de la provinco, Alba ne perdis loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento, sed kontraste akiris ĉirkaŭ 2 000 pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Limas norde kun la municipo Garcihernández, oriente kun de Aldeaseca de Alba, sudoriente kun Navales, sude kun Encinas de Arriba, sudokcidente kun Martinamor kaj okcidente kun Terradillos. Ĝi distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En 1429 la reĝo Johano la 2-a de Kastilio donis la setlejon al la episkopo Gutierre Álvarez de Toledo, de la familio Álvarez de Toledo, kiu iĝis senjoro de Alba de Tormes. Ekde tiam la historio de la urbo estis ligita al la familio Alba. Ĝi plialtiĝis el senjorlando al graflando de Alba de Tormes en 1439 kaj finfine al Duklando de Alba de Tormes ekde 1472, nobela titolo donita de la reĝo Henriko la 4-a de Kastilio favore al García Álvarez de Toledo y Carrillo de Toledo, 1-a duko de Alba. En 1571 Tereza el Avilo fondis sian okan konventon de Karmelaninoj, kie ŝi mortis la 4an de Oktobro 1582.

En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Tiukadre en 1812 la urbo estis atestanto de batalo, en kiu la francoj konkeris la urbon el brit-hispana armeo de Wellington kaj devigis tiun retiriĝi. La urbo resultis detruita per la artilerio de la francoj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas, kun iom da rilata industrio. Lastatempe rura, kultura kaj religia turismo ekgravis. Estas Muzeo de Karmelaninoj, Baziliko de Santa Teresa, Kastelo de la Dukoj de Alba, Preĝejo de Sankta Johano, Preĝejo de Sankta Petro, Preĝejo de Sankta Johano de la Kruco, kaj diversaj aliaj vidindaĵoj, krom la ponto kaj la rivero.

Vidu ankaŭ redakti