Albillos [alBIljos] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Albillos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09239
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 221  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 3° 48′ U (mapo)42.276388888889-3.7930555555556Koordinatoj: 42° 17′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 830 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albillos (Provinco Burgoso)
Albillos (Provinco Burgoso)
DEC
Albillos
Albillos
Situo de Albillos
Albillos (Hispanio)
Albillos (Hispanio)
DEC
Albillos
Albillos
Situo de Albillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albillos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 221 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 14 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Lantadilla kiu apartenas al Palencio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Albillos formis parton de la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Markizo de Villarreal estis ordinara urbestro.

Turo de la 14-a jarcento estis aĉetita en la 1960-aj jaroj fare de la posedantoj de la hotelo Landa, en Burgosa ĉefurbo, por reklamaĵo kaj translokigita ĝis la nuna loko ĉe la ŝoseo A-1.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti