Alcamo
Alcamo estas komunumo en la Provinco Trapanio en Italio. Ĝi estas parto de la regiono Sicilio.
Alcamo | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | TP Trapanio | ||||
Geografia situo | 37° 58′ N, 12° 58′ O (mapo)37.96666666666712.966666666667Koordinatoj: 37° 58′ N, 12° 58′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 256 m | ||||
Areo | 130 km² | ||||
Loĝantaro | 44 569 (2023) | ||||
Loĝdenso | 341 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Balestrate (PA), Calatafimi-Segesta, Camporeale (PA), Castellammare del Golfo, Monreale (PA), Partinico (PA) | ||||
Patrono | Madonna dei miracoli | ||||
Festa tago | 21-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | alcamesi | ||||
Poŝtkodo | 91011 | ||||
Imposta kodo | A176 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 081001 | ||||
Telefona prefikso | 0924 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Situo kaj datoj
redaktiLa urbo situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Trapani kaj ĉirkaŭ 66 km sudokcidente de Palermo. und 66 km südwestlich von Palermo. Laŭ la statistikoj de la ISTAT je la 31a de decembro 2007 en Alcamo vivis 45.763 loĝantoj sur areo de 130 km². Alcamo situas ĉe la strato SS113 de Palermo al Trapani. Ankaŭ ekzistas aliro al la aŭtoŝoseo A29. Granda parto de la loĝantaro vivas de la agrikulturo, de la vinindustrio kaj la kultivado de Travertino.
La najbaraj komunumoj estas Balestrate, Calatafimi-Segesta, Camporeale, Castellammare del Golfo, Monreale kaj Partinico.
Historio
redaktiEn la jaro 1340 konstruiĝis la kastelo Alcamo de la familio Ventimiglia. Ekde tiu momento evoluis la urbo. Antaŭe en la sama loko estis stacio de la strato inter Palermo kaj Sirakuzo, kiu estis de araba origino.
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo San Francesco d’Assisi: konstruiĝis en 1348.
- Preĝejo San Tommaso de la 15a jarcento.
- Preĝejo Maria Santissima Assunta: la konstruaĵo originiale estas de la 14a jarcento.
- Preĝejo S. Chiara
- Preĝejo Sant’Oliva am Piazza Ciullo d'Alcamo, la centra parto de la urbo.
- Kastelo de Alcamo.
- Proksima Kastelo de Kalatubo
Vinkultivado ĉe Alcamo
redaktiAlcamo estas konata pro la vinoj, kiujn oni tie kultivas, partikulare pro la Bianco d'Alcamo.
Gravaj personoj
redaktiLa poeto Ciullo d’Alcamo naskiĝis en la urbo. Inter 1231 kaj 1250 li skribis la poemon Rosa fresca aulentissima, kiu estas unu de la unuaj literaturaĵoj en la popola itala lingvo
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝo de la urbo Alcamo (itale)
- urbodomo (itale)