Alcocero de Mola [alkoZEro deMOla] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La termino Alcocero eble povas esti etimologie komprenebla kiel Hordeejo, dum la aldono de Mola estis el 1938 (Hispana Enlanda Milito) omaĝa aludo al la faŝisma generalo Emilio Mola, kiu mortis en aviadakcidento tie. La nuna leĝo pri historia memoro devigas retiri tiajn omaĝojn al la frankisma diktaturo, sed la ŝtata aparato tre ofte ne plenumas tiun devon.

Alcocero de Mola
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09258
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 3° 21′ U (mapo)42.474722222222-3.3569444444444Koordinatoj: 42° 28′ N, 3° 21′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcocero de Mola (Provinco Burgoso)
Alcocero de Mola (Provinco Burgoso)
DEC
Alcocero de Mola
Alcocero de Mola
Situo de Alcocero de Mola
Alcocero de Mola (Hispanio)
Alcocero de Mola (Hispanio)
DEC
Alcocero de Mola
Alcocero de Mola
Situo de Alcocero de Mola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcocero de Mola [+]
vdr

Geografio redakti

 
Faŝisma monumento al Mola.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 35 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun Castil de Peones, Prádanos de Bureba, Carrias kaj Valle de Oca; kaj estas trafluata de la rivero Oca [Oka].

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti