Alcools

poemaro far Vilhelmo Apollinaire

Alcools estas la titolo de konata poeziaĵkolekto en franca lingvo de Guillaume Apollinaire kiu estis publikigita en la jaro 1913-a. Aperinte en le eldonejo de "Mercure de France" post longa prilaborado (ekde 1898) ĝi estas unu el la plej modernaj kaj modernigaj poemaj verkoj de la komenciĝo de la 20-a jarcento. La poemaro enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Alcools
poezia kolekto
Aŭtoroj
Aŭtoro Guillaume Apollinaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1913
Ĝenro poezio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Bildigo de partoj de la poemoj Le Pont Mirabeau

Priskribo redakti

Ĝia finfina komponado tute ne sekvis la kronologian ellaboradon, sed ĉiu komplekso rekte koneksiĝas al certaj epizodoj el la vivo de la verkisto (vojaĝoj tra Eŭropo, amrilatoj, elano kaj seniluziiĝoj ktp.)

La malfermanta poemo kun la titolo Zone (1912) enhavas ja elementojn el la aŭtora vivo montrante antaŭ ĉio la emancipiĝon de la poezio de simbolismo - fare de iama apologisto de kubismo. Ja, laŭ kubisma maniero Guillaŭme enlasis en la bildojn elementojn konkretajn (ekz. gazetan paĝon). Realo kaj ĉiutaga vivo trovas sian vojon en la poezion.

Melankolia tono kongruas la kvaliton de la amrilatoj de Guillaume. Tamen la melankolio fekundigas ankaŭ tiun ritmon fortan kaj tristan. Interpunkcio ofte mankas por substreki la gravecon aljuĝita al la ritmo.

La poemoj laŭ alfabeta ordigo redakti

  • 1909
  • À la Santé
  • Automne malade
  • Automne
  • Annie
  • Chantre
  • Clair de lune
  • Clotilde
  • Cors de chasse
  • Cortège
  • Crépuscule
  • Hôtels
  • L'Adieu
  • L'Émigrant de Landor Road
  • L'Ermite
  • La Blanche Neige
  • La Chanson du mal-aimé
  • La Dame
  • La Loreley
  • La Maison des morts
  • La Porte
  • La Synagogue
  • La Tzigane
  • Le Brasier
  • Le Larron
  • Le Pont Mirabeau
  • Le Vent nocturne
  • Le Voyageur
  • Les Cloches
  • Les Colchiques
  • Les Femmes
  • Les Fiançailles
  • Les Sapins
  • Lul de Faltenin
  • Mai
  • Marie
  • Marizibill
  • Merlin et la Vieille Femme
  • Nuit rhénane
  • Palais
  • Poème lu au mariage d'André Salmon
  • Rhénane d'automne
  • Rosemonde
  • Salomé
  • Saltimbanques
  • Schinderhannes
  • Signe
  • Un soir
  • Vendémiaire
  • Zone

Eksteraj ligiloj redakti