Aldehorno
Aldehorno [aldeORno] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, preskaŭ enmetita en la provinco Burgoso kaj en ties komarko Ribera del Duero, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Aldehorno estas komprenebla etimologie kiel Domaro de la Forno.
Aldehorno | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40533 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 31′ N, 3° 47′ U (mapo)41.512777777778-3.7780555555556Koordinatoj: 41° 31′ N, 3° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 956 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldehorno [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 13,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 50 el jaro 1991.
Ĝi distas 85 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Haza (Burgos), Moradillo de Roa (Burgos) kaj Aldeanueva de la Serrezuela.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Haza (Burgoso).
Ĝis mezo de la 19-a jarcento la literumado estis Aldea Horno.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la baroka preĝejo de Sankta Petro kaj la ermitejo.