Aleksandr Golovin (futbalisto)

Aleksandr Golovin aŭ plennome Aleksandr Sergejeviĉ Golovin - cirile Александр Сергеевич Головин, angle latinliterigata Aleksandr Sergeyevich Golovin - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  30-an de majo 1996(nun 1996-05-30) en Kaltan, do nun estas 27-jara.

Aleksandr Golovin
en 2017
en 2017
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1996 (1996-05-30) (27-jaraĝa)
en Kaltan
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo. Krome Aleksandr Golovin ekde la jaro 2015 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "17".