Aleksandras

vira persona nomo

Aleksandras estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la grekdevena persona nomo Aleksandro, konatiĝinta interalie per la makedona reganto Aleksandro la Granda. En Litovio la nomo populariĝis aparte post la tempo de la reganto Aleksandras Jogailaitis (1461-1506). Litovlingvaj kutimaj mallongigaj formoj estas la nomoj Aleksas kaj Alius[1].

Aleksandras
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Aleksandras
Eble sama Alexander • Aleksandrs • Alejandro • Alexandre • Aleksandar • Alexandru • Alessandro • Aleksandr • Aleksander • Aleksanteri • Sándor • Lisàndar • Lissander • Alissandru • Aleksandro • Sandro • Aleks • Oleksandr • Alexandr • Àlex • Alyaksandar
vdr

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Aleksandras Algirdas Abišala (naskiĝis en 1955), entreprena konsilisto, politikisto, ĉefministro de Litovio kaj ministro sen aparta fako
  • Aleksandras Dobryninas (naskiĝis en 1955), sociologo kaj krimscienculo, profesoro
  • Aleksandras Getautas (naskiĝis en 1976 ), manpilka ludistro kaj trejnisto
  • Aleksandras Jogailaitis (1461-1506), ekde la jaro 1492 grandduko de Litovio kaj ekde la jaro 1501 reĝo de Pollando el la dinastio de Jogajlidoj
  • Aleksandras Sacharukas (naskiĝis en 1977), polica komisaro, politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas
  • Aleksandras Stulginskis (1885-1969), dua prezidanto de Litovio (1920-1926), fondomembro de la Kristana Demokratia Partio de Litovio, membro de la Konsilio de Litovio, subskribinto de la deklaro pri sendependeco de Litovio
  • Aleksandras Žilinskas (1885-1942), juristo kaj politikisto, litovia ministro pri justico.
  • Adomas Jakštas (reala nomo Aleksandras Dambrauskas, 1869-1938), katolika pastro, socia aganto, filozofo, literatura esploristo, prelato (1914) kaj la unua esperantisto en Litovio

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 65