Aleksandro de Linkestis

Aleksandro (greke Αλέξανδρος), filo de Eropo de Linkestis, estis indiĝena de distrikto de Supra Macedonio nome Linkestis, el kio li estis kutime nomita Aleksandro de LinkestisAleksandro Linkestes.[1] Justino faras la raran eraron nomi lin frato de Aleksandro,[2] dum en aliaj lokoj li uzas la ĝustan esprimon.[3]

Aleksandro de Linkestis
Persona informo
Naskiĝo
en Linkestis
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Makedonio
Familio
Patro Aeropus of Lyncestis
Frat(in)oj Heromenes • Arrhabaeus
Okupo
Okupo militestro
vdr

Li estis samtempulo de Filipo la 3-a (Macedonio) kaj de Aleksandro la Granda. Li havis du fratojn, nome Heromenes kaj Arabeo; ĉiuj tri estis sub suspekto pri ia partopreno en la murdo de Filipo la 2-a (Macedonio), en 336 a.K. Aleksandro la Granda, post sia ascendo, mortigis ĉiujn kiuj partoprenis en la murdo, kaj Aleksandro la Linkesta estis la nura kiu ricevis pardonon, ĉar ankaŭ estis la unua kiu omaĝis Aleksandron la Grandan kiel reĝo.[4][5][6] Sed la reĝo Aleksandro ne nur pardonis lin, sed ankaŭ eĉ faris lin sia amiko kaj plialtigis lin al altaj honoroj: li ricevis la komandon de armeo en Trakio, kaj poste ricevis la komandon de la Tesalia kavalerio. Tiele li akompanis Aleksandron al lia orienta ekspedicio. En 334 a.K., kiam Aleksandro estis ĉe Faselis, li ricevis informon ke la Linkesta havis sekretan korespondadon kun la reĝo Dario la 3-a (Persio), kaj ke oni promesis al li grandan monkvanton, por ke li murdu Aleksandron. La leterportanto el Dario estis kaptita de Parmenio kaj portita antaŭ Aleksandro, kaj tiele la perfido estis konsiderata pruvita. Sed Aleksandro la Granda, timante krei malamikecon ĉe Antipatro, la regento de Macedonio, kies filino estis edzino de Aleksandro Linkestes, kvankam ricevis konsilon mortigi tiun, tion ne faris kaj nur elpostenigis lin kaj tenis lin areste. Tiele li devis iri ĉirkaŭ tri jarojn kun la armeo en Azio, ĝis 330 a.K., kiam, Filotas estis ekzekutita pro simila krimo, kaj la Macedonianoj petis ke ankaŭ Aleksandro Linkestes estu simile juĝita kaj punita. Aleksandro la Granda akceptis, kaj ĉar la perfidinto ne povis senkulpigi sin, li estis mortigita ĉe Aleksandrio Proftazia, nome ĉefurbo de Drangianio.[7][8][9]

La celo de tiu perfido estis probable akiri posedon de la trono de Macedonio, kiu antaŭ la regado de Amintas la 3-a (Macedonio) estis dum tempo apartenanta al lia familio.

Referencoj redakti

  1. “Alexander Lyncestes”, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  2. Justino, xi. 2
  3. Justino, xi. 7, xii. 14
  4. Ariano, Anabasis Alexandri 25
  5. Kinto Kurtio Rufo, vii. 1
  6. Justino, xi. 2
  7. Kinto Kurtio Rufo, viii. 1
  8. Justino, xii. 14
  9. Diodoro Sicila, xvii. 32, 80

Eksteraj ligiloj redakti