Aleksandro la 1-a (Epiro)

Aleksandro la 1-a de Epiro (antikve-greke Ἀλέξανδρος Α' τῆς Ἠπείρου, 370 a.K. – 331 a.K.), konata ankaŭ kiel Aleksandro Moloso (Ἀλέξανδρος ὁ Μολοσσός), estis reĝo de Epiro (350–331 a.K.) de la Ecida dinastio.[1]

Aleksandro la 1-a
Stater, 350-330 BC, Alexander I of Epirus.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 2001 (2001-12-01)
en Epiro
Morto
en Pandosia (Bruttium)
Mortis pro morto dum batalo [#]
Religio religio en Antikva Grekio [#]
Familio
Patro Neoptolemo la 1-a [#]
Gefratoj Olimpia • Troas [#]
Edz(in)o Kleopatro de Makedonio [#]
Infanoj Neoptolemus II of Epirus • Cadmeia of Epirus [#]
Profesio
Okupo militisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Monero de Aleksandro la 1-a de Epiro. Tarento.

Kiel la filo de Neoptolemo la 1-a de Epiro kaj frato de Olimpia, Aleksandro la 1-a estis onklo de Aleksandro la Granda. Li estis ankaŭ onklo de Pirho de Epiro. Li estis portita tre juna al la kortego de Filipo la 2-a, kaj laŭ la helena modo li iĝis celo de liaj allogoj. Je aĝo de ĉirkaŭ 20, Filipo faris lin reĝo de Epiro, post eltronigi sian onklon Arimbas.[2]

Kiam Olimpia estis malakceptita de lia edzo, en 337 a.K., ŝi iris ĉe sia frato, kaj klopodis instigi lin al milito kontraŭ Filipo.

Aleksandro, tamen, malakceptis tiun sugeston, kaj formis duan aliancon kun Filipo edziĝante al lia filino (nevino de Aleksandro) Kleopatra (336 a.K.). Je la nupto Filipo estis murdita de Paŭzanio de Orestio.

ReferencojRedakti

  1. “Alexander”, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  2. Marcus Junianus Justinus (Justin): Epitome of the Philippic History of Pompeius Trogus Book VIII, Chapter 6. Online translation http://www.forumromanum.org/literature/justin/english/trans8.html