Alessandro Dimai

Itala astronomo

Alessandro DIMAI (Brunico (Sudtirolo), 1962 -- 7-a de marto 2019) estis itala amatora astronomo.

Alessandro Dimai
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1962 (1962-09-25)
en Bruneck
Morto 7-an de marto 2019 (2019-03-07) (56-jaraĝa)
en Cortina d'Ampezzo
Lingvoj itala
Loĝloko Cortina d'Ampezzo
Ŝtataneco Italio
Infanoj 2
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Inter 1999 kaj 2013 li sendepende malkovris dek-tri supernovaojn : SN1999gn, SN2001ej, SN2002jo, SN2005cx, SN2008P, SN2008ib, SN2008ig, SN2009bu, SN2011fd, SN2012M, SN2012fs, SN2012gf kaj SN2012if[1] kaj kunmalkovris kvar aliajn : SN2000cr, SN2001gd, SN2005dl kaj SN2005dv. Li malkovris du variantajn stelojn en 2007 kaj 2013.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris ankaŭ la asteroidon 50240 Cortina la 28-an de januaro 2000.[2]

La asteroido 25276 Dimai (malkovrita de lia amiko Vittorio Goretti) estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti