Alfred SKYBERG (naskiĝis 1910 - mortis la 6-an de septembro 1975) estis la ĉefdelegito de UEA en Norvegio.

Lerninte Esperanton jam en 1934, li ĉiam restis aktiva en la Movado kaj, krom la taskoj por UEA, plenumis ankaŭ multan laboron por Norvega Esperantista Ligo, pro kio li ricevis apartan rekonon. Interalie, li prezidis la estraron de la norvega Eldonejo Esperanto.