Aliaguilla [aljaGIja] (ulekseto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Aliaguilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16313
Politiko
Urbestro Ángel Martínez Hernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 333  (2016)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 45′ N, 1° 20′ U (mapo)39.741666666667-1.3277777777778Koordinatoj: 39° 45′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 090 m [+]
Areo 103,8 km² (10 380 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Aliaguilla (Provinco Kvenko)
Aliaguilla (Provinco Kvenko)
DEC
Aliaguilla
Aliaguilla
Situo de Aliaguilla
Aliaguilla (Hispanio)
Aliaguilla (Hispanio)
DEC
Aliaguilla
Aliaguilla
Situo de Aliaguilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aliaguilla [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 692 loĝantoj kaj la denseco estas de 7 loĝ/km².

Situo redakti

Aliaguilla estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1.090 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 103,8 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°44′30″N 1°19′40″Ok.

Ĝi limas kun la jenaj lokoj: Mira, Garaballa, Talayuelas kaj Casillas de Ranera de la Provinco Kvenko, Camporrobles, Sinarcas kaj Utiel de la provinco Valencio.

Historio redakti

Estis trovitaj restaĵoj de la epokoj de iberoj kaj de Romia Imperio.

Iam estis gvatoturo sur la pinto de la monteto kie nun estas la domaro. Proksime estas alia araba kastelo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 692, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Aliaguilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Aliaguilla kie oni falis al la nunaj 692.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis maldekstrulo, unue komunisto, poste socialisto.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti