Santiago de Tormes

(Alidirektita el Aliseda de Tormes)

Santiago de Tormes [sanTJAgo deTORmes] (foje literumita ankaŭ kiel Santiago del Tormes) estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Santiago de Tormes estas komprenebla etimologie kiel Sankta Jakobo de rivero Tormes.

Santiago de Tormes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 5° 23′ U (mapo)40.345555555556-5.38Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 600 m [+]
Areo 68,45 km² (6 845 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiago de Tormes (Provinco Avilo)
Santiago de Tormes (Provinco Avilo)
DEC
Santiago de Tormes
Santiago de Tormes
Situo de Santiago de Tormes
Santiago de Tormes (Hispanio)
Santiago de Tormes (Hispanio)
DEC
Santiago de Tormes
Santiago de Tormes
Situo de Santiago de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago de Tormes [+]
vdr
Santiago de Tormes en la provinco Avilo.
La Aliseda de Tormes.
Cardedal.
La Lastra del Cano.
Navasequilla.

Geografio redakti

La municipo estas formata de la jenaj loĝlokoj: La Aliseda de Tormes (1140 m), Cardedal (1405 m), Horcajo de la Ribera (1475 m), La Lastra del Cano (1440 m), Lastrilla (1420 m) kaj Navasequilla (1648 m). Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 110 loĝantojn. Ĝi perdis 230 loĝantojn el 1991 (je la kreado de la municipo) pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 93 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas en la subkomarko de Supra Tormes, inter la suda deklivaro de la Sierra de Villafranca (Sierra de Castillejos) kaj la unuaj deklivoj de la norda deklivaro de la Sierra de Gredos. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Tormes.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti