Avilo (hispane Ávila) estas kastilia urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio. Tie loĝas ĉirkaŭ 40 000 homoj.

Avilo
urbo
Avila 001.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio kaj Leono
Poŝtkodo 05001–05006 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57 730  (2022) [+]
Loĝdenso 249 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 4° 42′ U (mapo)40.654347222222-4.6962222222222Koordinatoj: 40° 39′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 132 m [+]
Areo 231,9 km² (23 190 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Avilo
Situo de Avilo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ávila [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La urbo altas 1 127 metrojn super marnivelo, kaj estas ĉefe konata pro Sankta TerezaTereza el Avilo, la karmelinana reformanto, kiu vivis tie.

VidindaĵojRedakti

La centra parto de la urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de 1985.

La ĉefa tiea vidindaĵo estas la malnova Murego, kiu ankoraŭ ĉirkaŭas tiun malnovan parton. Ĝi posedas perimetron 2516 metrojn longan kun 9 monumentaj pordegoj. Ĝia konstruado komenciĝs en la 11-a jarcento, kaj estis poste ampleksigita dum Mezepoko.

Ankaŭ grava estas la Katedralo (12-a - 15-a jarcento). Ĝi montras komencan konstruon en la romanika stilo kaj finajn elementojn de gotiko. La ĝenerala aspekto memorigas fortikaĵon kvazaŭ aludo al la militista pasinteco de la urbo. Interne interesas la absida koridoro kaj monumenta retabla tombo de El Tostado.

En kapelo de Mosén Rubí videblas strangaj blazonoj kiuj kondukis al esoteraj interpretoj. Fakte en la urbo ege gravis la juda kvartalo kaj la propra katolika sanktulino Teresa estis de juda deveno. La preĝejo de Sankta Marteno montras turon mikse kaj romanikan kaj mudeĥaran kiel klopodo unuigi ambaŭ kulturojn, kaj same preĝejo de Sankta Maria de la Kapo.

HistorioRedakti

Historie estas romiaj restaĵoj (en orienta parto de la murego) oni uzis multajn romiajn elementojn kiuj ankoraŭ videblas ene de la mezepoka konstruaĵo. Dum epoko de araboj la urbo ne gravis kaj estis detruita ofte de la militoj inter kristanoj kaj islamanoj ekde la 8-a al la 11-a jarcentoj. Ĉirkaŭ la 12-a jarcento oni konstatas apero de tekstila industrio surbaze de lano el ŝafa bredado. La urbo suferis enlandan militon de la 14-a jarcento kaj Milito de Komunumoj en la 16-a jarcento, forpelon de islamanoj en 1609.

ProvincoRedakti

Avilo estas ĉefurbo de samnoma provinco. La ĉefaj urboj estas Arévalo, Arenas de San Pedro, Cebreros (naskiĝloko de la hispana politikisto Adolfo Suárez) kaj Adanero.

BildaroRedakti

Avilo kaj EsperantoRedakti

 
Kongresanoj de la 70-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en El Eskorial dum ekskurso ĉe la muregoj de Avilo.

Sen kutima agado de esperantistoj, la urbo estis facila celo de ekskursoj por esperantistoj el Madrido aŭ kongresanoj de tiu areo.

Eksteraj ligilojRedakti