Adanero [adaNEro] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo, en la nordo de la provinco.

Adanero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05296
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 4° 36′ U (mapo)40.945833333333-4.6066666666667Koordinatoj: 40° 57′ N, 4° 36′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 31,42 km² (3 142 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Adanero (Provinco Avilo)
Adanero (Provinco Avilo)
DEC
Adanero
Adanero
Situo de Adanero
Adanero (Hispanio)
Adanero (Hispanio)
DEC
Adanero
Adanero
Situo de Adanero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adanero [+]
vdr
Adanero en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Preĝejo de Adanero.
Palaco de la Grafoj de Adanero.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Adanero kaj La Estación, okupas totalan areon de 31,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Gutierre-Muñoz, Martín Muñoz de las Posadas, Pajares de Adaja, Santa María la Real de Nieva, Sanchidrián kaj Muñopedro.

Historio redakti

Estas restaĵoj de iama loĝado kaj en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estis de 1250. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Adanero estis graflando en la 18-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti