La Moraña estas komarko de la provinco Avilo, en ties norda zono inter la provincoj Salamanko, Valadolido kaj Segovio, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Camilo José Cela en sia libro Judíos, moros y cristianos, rakontas veturon tra teroj de Segovio kaj Avilo, inter 1946 kaj 1952 kaj unu el la komarkoj tra kiuj li pasas estas La Moraña.

Komarko en la provinco Avilo.
Tipa pejzaĝo de La Moraña el Peñalba de Ávila.

Pri la nomo, oni supozas, ke temas pri antaŭromia deveno. En la areo abundas la termino Muñoz, kiu venas el Munio (mendi en eŭska), kio signifas monteton. Same la termino Aran, valo en antaŭromiaj lingvoj kaj en eŭska, ekzemple ĉe la Centra Sistemo (Aranda, Jaranda, Jarandilla, Arandilla, Peñaranda, Aranjuez, ktp.) Tial la vorto Moraña, povus facile esti rilata al ambaŭ terminoj el Munio Arania - Munoaraña - Moaraña - Moraña. La traduko estus io kia "la valo de la montetoj", se la primitiva Muni Arania estus terenoj pli proksimaj al Gredos kaj poste etendiĝis la nomo al la cetero de la ebenaĵoj.

Municipoj redakti

Al la komarko de La Moraña apartenas 67 municipoj.

 
Sorgokampo en la zono de irigacio de Adaja

Plej parto de la municipoj apartenas al la jurisdikcia teritorio de Arévalo.

Vidu ankaŭ redakti