Blasconuño de Matacabras

Blasconuño de Matacabras [blaskoNUnjo demataKAbras] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Blasconuño estas etimologie komprenebla kiel Blasko Nuño kiel aludo al iama loĝanto, kaj Matacabras signifas kaprobuĉiston.

Blasconuño de Matacabras
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 4° 59′ U (mapo)41.123333333333-4.9902777777778Koordinatoj: 41° 7′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 787 m [+]
Areo 12,99 km² (1 299 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blasconuño de Matacabras (Provinco Avilo)
Blasconuño de Matacabras (Provinco Avilo)
DEC
Blasconuño de Matacabras
Blasconuño de Matacabras
Situo de Blasconuño de Matacabras
Blasconuño de Matacabras (Hispanio)
Blasconuño de Matacabras (Hispanio)
DEC
Blasconuño de Matacabras
Blasconuño de Matacabras
Situo de Blasconuño de Matacabras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blasconuño de Matacabras [+]
vdr
Blasconuño de Matacabras en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 14 loĝantojn. Ĝi perdis 150 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 82 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Bobadilla del Campo (Valladolid), Cervillego de la Cruz (Valladolid), Fuente el Sol (Valladolid), Madrigal de las Altas Torres kaj Moraleja de Matacabras.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti