Espinosa de los Caballeros
Espinosa de los Caballeros [espiNOsa deloskabaLJEros] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Espinosa de los Caballeros estas etimologie komprenebla kiel Kratagejo de la Kavaliroj.
Espinosa de los Caballeros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05296 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 4° 39′ U (mapo)41.008944061553-4.6533787816278Koordinatoj: 41° 1′ N, 4° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 858 m [+] | ||
Areo | 19,4 km² (1 940 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Espinosa de los Caballeros [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,4 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 44 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).