Collado de Contreras
Collado de Contreras [koLJAdo dekonTREras] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Collado de Contreras | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05309 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 4° 56′ U (mapo)40.886666666667-4.9277777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 4° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 918 m [+] | ||
Areo | 18,44 km² (1 844 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Collado de Contreras [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 158 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la 1970-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 48 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 10 km de Fontiveros 27 km de Peñaranda de Bracamonte, 27 km de Arévalo kaj 70 km de Salamanko.
Ĝi limas kun Crespos, Muñomer del Peco, Fontiveros, Constanzana, Viñegra de Moraña, Narros de Saldueña kaj Pascualgrande.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de mezo de la 13-a jarcento. En la 15-a jarcento la urbeto floris kaj en la 16-a jarcento oni donis ĝin al la familio Contreras, kio aldoniĝis al la loknomo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitejoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).