San Pascual
San Pascual [sanpasKŬAL] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. San Pascual estas komprenebla kiel Sankta Paskalo.
San Pascual | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05164 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 4° 45′ U (mapo)40.882222222222-4.7561111111111Koordinatoj: 40° 53′ N, 4° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 883 m [+] | ||
Areo | 18,61 km² (1 861 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Pascual, Ávila [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĝia deveno datas el 934, kiam islamaj militistoj setliĝis per kampadejo kie nun estas la preĝejo, poste en 1001 kristanoj konkeris la lokon.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).