Gimialcón [ĥimialKON] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.

Gimialcón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 5° 7′ U (mapo)40.8775-5.1222222222222Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 949 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gimialcón (Provinco Avilo)
Gimialcón (Provinco Avilo)
DEC
Gimialcón
Gimialcón
Situo de Gimialcón
Gimialcón (Hispanio)
Gimialcón (Hispanio)
DEC
Gimialcón
Gimialcón
Situo de Gimialcón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gimialcón [+]
vdr
Gimialcón en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 74 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 57 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Cantaracillo (provinco Salamanko), Flores de Ávila, Salvadiós, Mancera de Abajo (provinco Salamanko), Blascomillán kaj Narros del Castillo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis fondita kiel Xemenfalcón en Mezepoko, inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj, pere de reloĝado de nordanoj el Rioĥo kaj Eŭskio.​ La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti